Ĉefflua (angle: mainstream) estas paŭso de la angla kiu signifas ke iu afero apartenas al la plej populara kampo aŭ (sub)kulturo. Ĉefflua risurco estas la plej konata kaj uzata risurco, ĉefflua ideo estas tiu, kiu havas la plej vastan disvastigon ktp. Certe, tamen, por decidi ĉu io estas ĉefflua, oni konsideru ne nur disvastigon ankaŭ kongruon kun la ĉirkaŭaĵoj. La ĉina eble estas la plej uzata lingvo en la mondo, sed ĉinparolantoj en Eŭropo aŭ Ameriko certe ne estas ĉeffluaj. Nek estas anglaparolantoj en iu afrika vilaĝo kie ĉiuj parolas iun malgrandan triban lingvon.
Ĉefflueco povas manifesti sin je io ajn: lingvo, aspekto, vestaĵoj, konsumaj produktoj, kredoj, ideoj… Dum historio de homaro, aparte en la 20-a kaj 21-a jarcentoj, aperis multaj (sub)kulturoj kiuj fieriĝis je sia ne-ĉefflueco: bitnikoj, hipioj, punkoj, emooj, hipsteroj kaj multaj aliaj. Por multaj el tiuj kulturaj fenomenoj strebo esti neĉefflua estas baza parto de iliaj identecoj. Ironie, tamen, per tiu strebo anoj de tiaj kulturoj iĝas ĉeffluaj ene de siaj kulturoj.