Ĝanĉuko estas vorto kiu aperis kiel loka memeo kaj populariĝis en Esperantaj babilejoj de Telegramo. Ĝi devenas de indonezia vorto jancuk. Per si mem ĝi signifas nenion apartan, simple estas eksklamo de kolero, malĝojo aŭ desaponto. Lingvistoj spuris la devenon de tiu ĉi indonezia vorto al nomo de nederlanda militmaŝino Jan Cox, kiu partoprenis en milita okupacio de Eosta Javo, Indonezio. La tanko estis, siavice, nomata omaĝe al fama belga-nederlanda artisto Jan Cox.[1]
Esperantistoj, tamen, ne uzas ĝin en iu aparta senco. Ĝi plej proksimas al emocia aŭ emfaza uzo de vorto "fek'": kiel en frazoj "fek' al vi", "kio la fek'", "mi ne komprenis fek'" ktp. Tiel ankaŭ aperas verbo ĝanĉuki kiu povas, depende de kunteksto, signifi "fiaski", "malplibonigi ion", "trolumi", "krokodili" aŭ simple "ĉeesti farante nenion utilan".
En la babilejoj aperis eĉ vorto ĝanĉukismo, kiu gramatike devus signifi iun koncepton aŭ teorion, sed vere ĝi estas nur trolumilo por novuloj. Kiam iu novaperinta babilejano unuafoje vidas la vorton, ŝli nature emas demandi kion ĝi signifas, sed la sola respondo kiun ŝli ricevos estas: "Ganĉukismo estas ismo de ĝanĉuk'!" Se oni serioze provus difini la sencon de vorto "ĝanĉukismo", verŝajne oni trovus ion koncepte similan al vorto "piĉismo", kiu ankaŭ aperis kiel memeo kaj estis popularigita ĉirkaŭ jardekon pli frue.
En lastaj tempoj aperis ankaŭ emo uzi la radikon -ĝanĉuk- en sakraĵoj, anstataŭigante radikon -kac-.
Referencoj[]
- ↑ Tracing The Origin Of The Word "Jancuk", voi.id (plurlingva paĝaro)