Ĝanko (angle: junk) estas anglodevena slanga vorto. Laŭlitere ĝi signifas "rubo", sed slange ĝi havas signifon "adikta drogo". La angla vorto estis popularigita far William S. Burroughs en liaj libroj, kie ofte rolas drogemuloj. Originale vorto junk signifis precipe heroinon sed poste ĝia signifo disvastiĝis al aliaj drogoj kaj eĉ ĉiuj aliaj aferoj kiuj kaŭzas iun mensan staton surface similan al adikto. Tiel vortoj junk kaj junkie (ĝank(em)ulo) ekuzatis por entuziasmuloj de sporto, ekstremaj sportoj (adrenaline junkies, t.e. "ĝanko" por ili estas adrenalino), komputiko, videoludado ktp. Ĝuste en tiu pli vasta senco la vortoj eniris en Esperanton. Trovi sian ĝankon signifas trovi iun aferon kiu kaŭzos grandan intereson kaj entuziasmon por la aparta homo, iusence trovi sencon de sia vivo. Kategorio:Slango Kategorio:Anglismoj