Esperanto 2.0 Vikio
Advertisement
Bajzuo

Virino en usona protesto kiu iĝis memea imago de "tipa" bajzuo

Bajzuo (de ĉina 白左 baizuo, laŭlitere "blanka maldekstra") estas vorto de interneta slango kiu devenas de la ĉina kulturo. Ĝi signifas personon, plej ofte de la eŭropa raso, kiu vorte kontraŭbatas ĉiun veran aŭ ŝajnan genran, rasan kaj socian malegalecon nur por sia propra sento de morala ĝusteco. La vorto aperis en 2010 kaj gajnis apartan popularecon en Germanio pro kulturaj politikoj de Angela Merkel.

La ĉinoj mem uzas tiun vorton ironie kaj rigardas la bajzuajn eŭropanojn kaj amerikanojn naivaj kaj stultaj. Kaj vere, bajzuoj havas tre nekonsistajn politikajn kaj kulturajn valorojn, ekzemple ili subtenas enmigradon de homoj de tre arĥaaj kaj reprizaliaj kulturoj (ekzemple el islamaj landoj, kie kutimas rasismo, seksismo kaj aliaj ismoj, kontraŭ kiuj ili luktas) kaj kontraŭas ilian asimiliĝon je la nomo de multikulturalismo kaj egaleco. La fakto ke tio ĉi estas evidenta paradokso ne tre ĝenas al ili, ĉar ili vere zorgas nur pri siaj moralaj sentoj kaj ne pri stato de socio, interrilatoj de diversaj kulturoj en ĝi kaj aliaj komplikaj politikaj aferoj.

Sinonimoj en aliaj lingvoj[]

Ĉar la fenomeno de bajzuoj nun estas vaste disvastigita, aparte en t.n. Unua mondo, multaj lingvoj krom la ĉina vorto por ili ankaŭ havas siajn proprajn sinonimojn. Ekzemple, en la angla oni uzas terminon SJW (mallongigo de Social justice warrior, "militisto por socia ĵusteco") aŭ woke ("vekiĝinta"). En la germana ankaŭ aperas vorto Gutmensch — laŭlitere tio ĉi signifas "bona homo", sed oni uzas ĝin ironie por homoj, kiuj anstataŭ fari ion bonan nur klopodas montri kiom bonaj ili estas.

Bajzuoj kaj neĝeretoj[]

Neĝereto estas iom simila fenomeno al bajzuo kaj oni ofte konfuzas ilin pro ilia tre simila influo al la socio, sed esence ĝi estas malsama afero. Per sia agado bajzuo celas montri sin tre bona kaj morala por meriti socian akcepton, dum neĝereto kredas ke ŝli meritas zorgon kaj respekton defaŭlte, senrigarde de sia defakta agado, nur pro la fakto ke ŝli estas tia unika kaj delikata animo kun tiom kadukaj sentoj. Do, kiam la neĝereto ofendiĝas kaj ploras, la bajzuo agrese kaj moralisme atakas, kaj kiam bajzuo iras al manifestacioj kaj publike preĝas siajn moralojn, neĝereto kaŝas sin en sekurspacoj kaj postulas defendoj de sia sentemo.

Advertisement