Esperanto 2.0 Vikio

Dudo (angle: dud) estas io ajn fuŝa, ne funkciata laŭ sia deklarita funkcio aŭ portempa, nur okupanta lokon ĝis la vera versio de la sama aĵo estos farita. Maketojn aŭ imitajojn de iu ilo oni ankaŭ povas nomi dudoj.

Dudkartoĉo estas kartoĉo sen kuglo, kiu, do, nur faras bruon sed ne pafon. Dudpaĝo estas (ret)paĝo, kiu ne havas necesan informon kaj nur okupas la lokon por ke ne estu reteraro. Paĝoj kun mesaĝoj kiel "konstruata" aŭ "baldaŭ alvenos", kiujn oni ofte trafas interrete, estas bonaj ekzemploj de dudpaĝoj.