Esperanto 2.0 Vikio
Advertisement

Far estas superfundamenta prepozicio de Esperanto, kiu markas aganton de iu ago. Laŭfundamente oni uzu prepozicion "de" por tio, sed en Esperanto "de" havas na tiom multe da roloj ke ĝia uzo ankaŭ por tia signifo povas kaŭzi konfuzon. Pro tio aparta prepozicio por aganto estas utila kaj ĉiuj nepurismemaj esperantistoj ekuzis ĝin.

Etimologio[]

Far estas mallongigo de vortkombinaĵo "fare de", kiu, siavice, estas mallongigo de "farita de" aŭ "farite de". Kiel kutimas en "naturaj" lingvoj, participa formo evoluiĝis al la adverba, kaj ĝi al tute memstara prepozicio. Ŝajne, tio ĉi estas la nura konata ekzemplo de tia evoluo en Esperanto, sed ĝi bone similas al procezoj, kiuj okazas en "naturaj" lingvoj, se ili estas vivaj, uzataj kaj disvolvantaj. Tute ne mirindas ke Esperanto, estiel natura lingvo, ankaŭ havas similan evoluon.

Uzo[]

Ĝi estas aparte aktive uzata post participoj kaj gerundioj (t.e., laŭorde, -it-, -at, -ot-vortoj kaj -int-, -ant-, -ont-vortoj). Krome, ĝi povas uzati signife de kreanto de iu objekto, ekz. aŭtoro de iu verko aŭ artaĵo. Tie ĝi povas ludi sencapartigan rolon kompare al la prepozicio "de" tiurole kutime uzata.

Ekzemple, "portreto de John" estas ambigua frazo. Ĉu temas pri portreto kie John estas pentrita? Aŭ ĉu John estas la aŭtoro de ĉi-portreto? Aŭ ĉu John nur posedas la pentraĵon kie iu alia portretis iun alian? Por la unua kaj tria signifo ne estas alternativoj krom uzi na "de", sed por la dua oni povas uzi na "far" kaj tiel malpliigi konfuzon. Oni eĉ povas formi tiajn frazojn kiel "portreto de John far Rembrandt" sen danĝero ke iu ne komprenas kiu pentris kiun.

Kategorio:Superfundamentaj gramatikaĵoj

Advertisement