Esperanto 2.0 Vikio

Malnova Esperantujo, mallongige ME estas kromnomo de telegrama grupo Esperantujo 🍀. Ĝi estas supozeble unu el la plej malnovaj kaj konataj Esperantistaj grupoj en Telegramo, kaj certe la plej granda grupo de telegramo.org. Kreita la 5-an de decembro de 2015, ĝi baldaŭ fariĝis la ĉefa Telegrama grupo por esperantistoj. Tamen, pro la skandalo konata kiel Pafilogate (aŭ Pafilogejto), okazinta la 18-an de julio de 2020, kreiĝis la grupo Nova Esperantujo (NE), kies celo estas protekti esprimliberecon. La "originala" Esperantujo, do, ekhavis prefikson "Malnova" por distingi ĝin de NE. Nuntempe NE estas plejtempe pli vigla kaj aktiva ol ME.

Ligiloj[]

Senpera invitligilo
https://t.me/joinchat/AZriqTvfqSL9gb0SHNI7Mg
TTT-a devena ĉiamaligilo (postulas malliberan javaskripton)
https://esperantujo.telegramo.org/