Esperanto 2.0 Vikio

Modori estas vorto en esperanta slango kiu signifas "multe ridegi". Ĝi devenas de esperanta siglo MDR, kiu estas siavice pruntita el iu eŭropa lingvo, plej probable el la franca.

Etimologio[]

Pli malpli ekde la plej komencaj versioj de interretaj babilejoj, paĝaroj, forumoj ktp, aŭ eble eĉ antaŭ la apero de interreto en UsenetBultenejoj, uziĝis angla siglo LOL (angle Laughing Out Loud, t.e. "laŭte ridante"). Dum disvastigo de elektronaj komunikiloj en aliajn kulturojn krom la angla-usona tiasignifaj sigloj ankaŭ aperis en aliaj lingvoj. En la franca oni uzis tiusence siglon MDR kiu signifas Mort De Rire — laŭlitere, "(mi) mortis pro rido" aŭ "(mi estas) mortanta pro rido". Eventuale la sama siglo eniris Esperanton, sed oni elektis por ĝi pli pacan signifon: "Multe Da Ridoj".

Kiel kutimas por Esperantaj sigloj kiam ili iĝas ofte uzataj, MDR iĝis vorto modoro, t.e., laŭlitere, multe da ridoj. Laŭ reguloj de Esperanta vortfarado, oni povas uzi kaj uzas vortojn modori, t.e. multe ridi, modoramodoriga, t.e. treege ridinda, ktp ĝis tiaj kutmetaĵoj kiel primodorindaĵo.