Nejnigejto (aŭ #Nejnigate) estas nomo de loka skandalo kaj polemiko en telegrama grupo Malnova Esperantujo, kiu okazis je la 26-a de aŭgusto de 2021. Malgraŭ ĝia bagatela naturo, ĝi ĝis nun estas iam rememorata en konekto kun bajzuoj kaj ilia influo al interretaj komunumoj.
La skandalo estis, vere, bagatela. Uzanto nomata Sean afiŝis bildon de konata aktorino Monica Bellucci, ĉirkaŭita far viroj, kiuj strebas simpi ŝin. Uzanto Doan AKK Mojosulo komentis: "ŝi riĉiĝus en OnlyFans", ĉar oni estis ĵus pridiskutinta tiun ĉi paĝaron. Tiam aperis neduuma bajzua administranto nomata Nejni, kiu kritikis Mojosulon, nomante lian komenton "mizogina", "bigota" kaj "maltolerema". Poste ri minacis al Mojosulo per silentigo, se li daŭre parolos tiuteme aŭ iumaniere "publike diskutos kun administranto". Tio ĉi kaŭzis grandan polemikon en la grupo, kaj multaj aliaj uzantoj, kiuj defendis Mojosulon, estis efektive silentigitaj aŭ blokitaj.
Esperantistoj en Telegramo (aparte en la Kloakverso) iam rememoras tiun ĉi skandalon kiel ekzemplon de tio, kiel bajzuoj kapablas krei dramon el la plej bagatela kaj neglektebla preteksto. Oni ankaŭ uzas ĝin kiel argumenton por tio, ke oni ne donu al bajzuoj iun efektivan aŭ eĉ imagan regpovon kaj, prefere, evitu partopreni komunumojn, kie regas bajzuoj.
Eksteraj ligiloj[]
- Doan (Mojosulo) rakontas pri #Nejnigate (Telegrama ligo).