Nova Esperantujo, ofte mallongigita kiel NE kaj neformale konata kiel la Kloako,[1] estas Telegrama grupo en Esperanto. Ĝi estis kreita la 18-an de julio de 2020 reage al la Pafilogate kaj perceptita manko de esprimlibereco en la Malnova Esperantujo. Kun la tempo, Nova Esperantujo iĝis granda kaj vigla spaco, kie abundas memeoj, ŝercoj kaj polemikaj diskutoj.
Puĉo de EK[]
Puĉo de EK estas abrupta ŝanĝo en la posedo de la grupo Nova Esperantujo, kiu okazis la 21-an de majo de 2023. En tiu tago, la uzanto EK (Eterna Krokodilanto), uzante rethakitan konton de originala posedanto de Nova Esperantujo, sukcesis akiri la posedon de la grupo kaj abrupte ŝanĝis la administrantaron.[2] Pro malapero de la unika etoso de "klasika" NE, multaj malkontentaj uzantoj forlasis la grupon kaj kreis diversajn novajn malgrandajn babilejojn kun celo konservi la spiriton de "vera kloakeco". La plej granda el ili iĝis la Kloaka Respubliko (ligilo al telegramo).