Esperanto 2.0 Vikio

Obulami estas memea vorto en esperantaj dialektiĝoj kiu signifas "esti virga" aŭ "resti virga".

Historio[]

La originala bildo sendita en AEB je la 12-a de januaro 2022

La originala bildo sendita en AEB je la 12-a de januaro 2022

La vorto aperis en kanaloj Nova Esperantujo kaj Anonima Esperanta Babilado en Telegramo. Iu uzanto de AEB sendis en la kanalon bildon kun reklama plakardo el iu anglalingva Afrika lando. Sur ĝi estis nigra junulo kaj teksto en la angla:

Citaĵo
 Mi fieras ke mi estas virgulo. Tio ĉi estas mia maniero haltigi na HIV. Kion pri vi? 

En la malsupra parto de la bildo aperis supozeblas sponsoroj de la reklammesaĝo, inter aliaj vorto "Obulamu?" sur nigra fono. Anonimuloj tiuj rimarkis ke ĝi aspektas kiel Esperanta verbo en imperativa formo kaj komencis fantazii kion la verbo obulami povus signifi. La mesaĝoj estis plusenditaj al Nova Esperantujo, kie oni decidis ke obulami signifas aŭ "esti virgulo" ĝenerale, aŭ "resti virgulo pro iuj ideaj kialoj". Tiel aperis la memeo ke Esperantistoj obulamas forte.

Gugloserĉo montras, fakte, ke "Obulamu?" estas tradicia saluto en svahilparolantaj landoj kiun eblas traduki kiel "Kiel vi fartas?" aŭ "Kiel estas via sano?". Registaro de Ugando uzis ĝin kiel nomon de sia retplatformo por interŝanĝo kaj disvastigo de medicinaj datumoj.[1] HIV kaj aidoso estas unu el tre gravaj sanproblemoj en Ugando kaj en Afriko ĝenerale, kaj oni provas haltigi ĝian disvastigon per iu ajn metodo, eĉ per promocio de virgeco.

Referencoj[]