Pafilogate, Pafilogejt aŭ Pafilogejto (oni fojfoje uzas la kradvorton #Pafilogate) estas polemiko kiu okazis en la Telegrama grupo Esperantujo la 18-an de julio de 2020. La dua elemento de la kunmetaĵo estas prenita el la angla kvazaŭsufikso "-gate", kiu devenas de la skandalo Watergate.
Iu uzanto de la grupo havis kiel uzantnomon "🌽Yellow🌽Lives🌽Matter🌽" ("Flavaj Vivoj Gravas" kun emoĵioj de maizaj kernoj). Li mokis na BLM kaj tre eble ankaŭ trolis. La administranto de la kanalo, sufiĉe konata neduuma (kaj kompreneble iom bajzua) Esperantisto Marko, blokis lin[1]. Marko ankaŭ kritikis lin private pro la malrespekta uzantnomo.
La originala .gif-animacio, sendita en ME, kiu kaŭzis la komencon de Pafilogejto.
Post la blokado de Flavaj Vivoj Gravas, iu afiŝis movbildon en kiu unu homaspekta maiza kernulo pafmortigas la alian. Marko tuj forigis la bildon kaj por pravigi sin elpensis la regulon ke oni ne rajtas afiŝi bildojn de pafiloj.
Homoj plendis kaj kelkaj komencis afiŝi pafilbildojn proteste, kio kondukis al esti blokataj de Marko.
Konsekvence de la okazintaĵoj de tiu tago, pluraj delongaj membroj de Esperantujo estis blokitaj pro ŝajne arbitraj aŭ bagatelaj kialoj. La problemo poste solviĝis, sed homoj jam laciĝis pri la manko de esprimlibereco en la grupo Esperantujo.
Kelkaj uzantoj decidis forlasi ĉi tiun grupon aŭ silenti ĝis la reveno de la blokitoj, kiel protesto. Aliaj publike kritikis la decidon.
Post kelkaj tagoj, oni malblokis la ofendintojn. Stela iĝis administranto (aŭ ŝi jam estis de antaŭe) kaj anoncis, ke oni nur malpermesas sencelan sendadon de pafilbildoj.
Post la skandalo oni kreis alian grupon, Nova Esperantujo, kies celo estas protekti la esprimliberecon de ties uzantoj. Tiu grupo kromnomiĝas La Kloako (kaj ties uzantoj kloakanoj) pro siaj polemikaj temoj (ekzemple, religio, politiko, seksumeco ktp) kaj libera (laŭ iuj eble eble tro libera) etoso.
Ĉi tiuj okazaĵoj estis rakontataj verse en la Kloaka Epopeo.
Referencoj[]
Eksteraj ligiloj[]
- Esperantujo en Telegramo
- Nova Esperantujo en Telegramo