Esperanto 2.0 Vikio

En Esperanto ekzistas kelkaj radikoj, kutime konsiderataj sakraj kaj tabuitaj. Tiuj ĉi estas -kac-, -piĉ-, -fik-, kaj, iam, ankaŭ -pug-. Krom ilia rekta, anatomia signifo, ili ankaŭ estas partoj de vortoj kaj esprimoj, kiuj jam ne signifas ion obscenan kaj estas nur emfaze emocia maniero esprimi iujn kutimajn, eĉ rutinajn aferojn. Multaj (kvankam ne ĉiuj) el ili estas paŭsaĵoj aŭ rekte prenitaj el rusa lingvo. La rusa tradicie havas tre disvolvitan sistemon de sakraĵoj, kiuj povas anstataŭigi preskaŭ ĉiun vorton en rutina parolo; pro granda kvanto de ruslingvanoj en Esperanta komunumo, paŭsoj el tiaj rusaj esprimoj ankaŭ aperis en Esperanto.

Jenas plej verŝajne ne kompleta listo de tiaj sakraĵoj en Esperanto, kiujn oni iam povas renkonti, aranĝita laŭ la baza sakra radiko:

De radiko -kac-[]

  • La vorto kaco mem ofte agas kiel anstataŭigo por "neniu" aŭ "nenio", aŭ, kuntekste, "eble iu, sed ne mi". Ekzemple:
    • Kaco scias (ks) → neniu scias, mi ne scias
    • Kaco zorgas (kz) → neniu zorgas
    • Kaco komprenas → neniu povas kompreni, mi ne komprenas
    • (Mi) ricevis kacon → mi ricevis nenion
    • (Mi) kacon komprenis → mi ne komprenis
    • Kiam oni uzas la vorton kacon en signifo "nenion", oni samsignife uzas esprimojn nek kacon kaj kacon sur facon
  • Ĝiskace — ege multe, tre granda aŭ superflua kvanto
  • Kacaĵo — stultaĵo, sensencaĵo; iu bagatela aŭ sensignifa afero; io senutila kaj sentaŭga
    • Porti kacaĵon — diri sensencaĵojn; aserti nerilatajn aŭ evidente falsajn aferojn
  • Kacen — esprimo de deziro ke io malaperu aŭ ne ekzistu; esprimo de rifuzo
    • Iru kacen — foriru, malaperu; esprimo de maldeziro daŭrigi komunikadon
  • (Ek)kaciĝi — 1. ekmiri pro elstara kazo aŭ ies aroganteco; surpriziĝi; 2. iĝi agresema aŭ aŭdaca, konduti malafable sen timo de reago
  • Laŭkace, laŭ la kaco — ne zorgige, ignorate, prifajfende
  • Prikaciĝi — ege miri, pli malpli samsignifa kun kaciĝi 1. Ofte uzata kiel eksklamo.

Noto: En ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu el la ĉi supraj esprimoj eblas anstataŭigi radikon -kac- per -ĝanĉuk-

De radiko -piĉ-[]

  • Ĝispiĉe— ne zorgige, ignorate, prifajfende. Pli malpli reciproke interŝanĝebla kun laŭkace
  • Piĉismo — granda katastrofo, tragedio aŭ fiasko (ekzistas opinio, ke pli trafa estas la vorto "pizdetso", kreata per esperantigo de la rusa termino)
  • Piĉiĝi — 1. iĝi tute freneza, 2. (malofte) fali
    • Plenpiĉiĝi, plene piĉiĝi — plifortigo de la signifo 1.: tute freneziĝi, tute perdi kontakton kun realo, diri aŭ fari ion tiom neadekvatan ke la parolanto ne havas vortojn


De radiko -fik-[]

  • Ĝisfiki, finfiki — ĉikani; ĝeni per tro forta aŭ tro formala kritiko; aktive serĉi konflikton
  • Forfikiĝi — foriri, malaperi
    • Forfikiĝu — pli malpli samsignifa kun iru kacen
  • Trafiki — perdi, preterlasi
  • Trafikiĝi — erari, fiaski

De Radiko -pug-[]

  • Elpugigi — trovi aŭ inventi ion malevidentan; elpensi iun malprobablan (kaj plej ofte fakte falsan) rakonton
  • Plena pugo — tre danĝera aŭ tre malfacila situacio; iom malpli emocie forta varianto de piĉismo
  • Pugo de l' mondo — tre remota kaj malfacilatingebla loko; ursa angulo
  • Pugvundiĝi — ofendiĝi; esti incitita aŭ insultita de io; iĝi viktimo de trolumo