Esperanto 2.0 Vikio

Skrambli (angle: to scramble) signifas miksi aŭ malordigi iun. Ekzemple, oni povas skrambli literojn de vorto aŭ numerojn de iu kodo, t.e. rearanĝi ilin en hazarda ordo, oni povas skrambli ovojn, t.e. kunmiksi ilin kaj miksi ovoblankon kaj ovoflavon ktp, oni povas skrambli iun ludilon aŭ cerborompilon, t.e. meti ĝin en malordan, nesolvitan staton. Skrambli iun kodon aŭ signalon, t.e. aranĝi ĝin en tiu malordo, ke ĝi ne plu kondukas iun informon, kaj oni bezonas malskrambli ĝin por kompreni la mesaĝon de ĝi. Skramblilo, do, en komputiko aŭ radiotekniko estas la ilo, ĉu softvara ĉu aparata, kiu skramblas kaj malskramblas mesaĝojn aŭ signalojn.

Skramblo, do, estas iu malorda stato aŭ hazarda ordo. Skrambla kiel adjektivo signifas malorda, hazarda, kaosa aŭ nur ĉifrita, ne komprenebla sen (mal)skramblilo.

Kategorio:AnglismojKategorio:Teknika terminaro