Esperanto 2.0 Vikio
Stereotipa imago de skufo

Stereotipa imago de skufo

Skufo (ruse скуф) estas vorto, kiu eniris Esperanton el la ruslingva memesfero.

Laŭdifine skufo estas viro, kiu malzorgis sian vidaspekton. Skufoj estas kalvaj kaj trodikaj, kun grasaj vangoj, kaj kutime havas nesanan vivmanieron: ili drinkas grandajn kvantojn de biero kaj manĝas malbonkvalitajn rapidmanĝaĵojn, malmulte sportumas kaj malŝparas tempon spektante televidon aŭ videoludante. Skufoj ne prizorgas sian vidaspekton kaj ne provas kompensi sian malbelecon per bone elektitaj vestaĵoj. Kutime ili surhavas hazardajn vestaĵojn, kiujn ili trovas komfortaj, ne nur hejme, sed ankaŭ en publiko.

Iuj uzantoj de tiu ĉi vorto opinias, ke viro povas esti skufo en iu ajn aĝo, dum la aliaj pensas ke tiu ĉi termino nur aplikeblas al viro de meza aĝo kaj iuokaze pli aĝa ol 35. En ĉi-lasta okazo dikan, malbelan kaj malbone vestitan junulon aŭ adoleskulon oni povas nomi skufidolarvo de skufo.

Deveno[]

Aleksej Skufjin en sia video

Aleksej Skufjin en sia video

La vorto unue aperis en jaro 2018 en ruslingva anonima bildbultenejo 2ch kiam unu el ĝiaj uzantoj, Aleksej Skufjin, montris sin en video ĉe YouTube.[1] En la filmeto, kiu iĝis virusa, li aperis ĝuste la stereotipa skufo laŭ la ĉi-supre priskribitaj stereotipoj, kaj do la vorto "skuf", mallongigo de lia familinomo, iĝis ĝenerala nomo por similaspektaj viroj. Bedaŭrinde, Skufjin iĝis celo de ĉikanado, anonimuloj doksis lian adreson kaj kontaktojn, kaj pro tio ĉi li forigis ĉiun sian enhavon kaj fermis ĉiujn siajn kontojn en ĉiuj sociretoj.

Poste kaj en anonimaj bildbuletenejoj, kaj ĝenerale en ruslingva interreto aperis multaj memeoj, bildoj, retkomiksoj, filmetoj ktp pri "abstakta" skufo, jam ne simila al Skufjin, kiu drinkas bieron, ludas videoludojn, spektas televidon ktp. En plejparto de tiu enhavo la skufo estas edziĝinta kaj ofte kverelas kun sia edzino pri diversaj aferoj de familia vivo. El ruslingva interreto tiu ĉi vorto eniris aliajn lingvojn, interalie Esperanton.

Derivaĵoj[]

Ĉar la vorto skufo temas pri certa vidaspekto, nemirinde aperis derivaĵoj el ĝi. Ekzemple, pri ĉiu grasa kaj kalva vizaĝo oni povas diri, ke ĝi estas skufaskufeca, pri homo, kiu iĝis dika kaj malbela: ke ŝli skufiĝis ktp. Krome, oni ofte uzas vorton skufa pri io kulture asociita kun skufoj. Ekzemple, stereotipe skufaj videoludoj estas DOTA2, World of Warcraft kaj World of Tanks, kvankam nek ĉiuj skufoj ludas ilin, nek ĉiuj iliaj ludantoj estas skufoj.

Skufinoj[]

Kvankam originale la vorto skufo temas nur pri viroj, estas neniu kialo kej ĝi estu limigita nur al vira genro. Dikaj, malbelaj kaj malbone vestiĝantaj mezaĝaj virinoj ankaŭ ekzistas, kaj por tia virino la vorto skufino (ruse скуфиха) estas de tempo al tempo uzata.

Referencoj[]

  1. Kopio de la originala filmeto far Aleksej Skufjin ĉe YouTube