Spino estas jam konata vorto el klasika esperanto. Laŭ ReVo, spino estas la centra akso de homa skeleto, t.e. vertebraro. Tiusignife ĝi estas enkondukita en Plena Vortaro de Esperanto far SAT, kiu eldoniĝis en jaro 1934.
Tamen, en fiziko la vorto spino havas tute alian signifon. Spino estas unu el kvantumaj nombroj, kiuj karakterigas elementan partiklon. La termino devenas de angla vorto spin, t.e. rotacii ĉirkaŭ fiksa akso. Kvankam ni ne povas diri pri subatomaj partikloj ĉu ili vere rotacias, la vorto mem jam pli malpli eniris en Esperanto tra la sciencaj cirkloj kaj oni de foj' al foj' uzas ĝin je tiu ĉi signifo: spini — rotacii ĉirkaŭ fiksa akso. Spinilo (angle: fidget spinner) estas moda ludilo, kiun oni spinigas en siaj manoj kiam fingra aktiveco necesas. Kategorio:Anglismoj Kategorio:Scienca terminaro Kategorio:Plursignifaj vortoj