Trolumo (angle trolling) estas agado, plej ofte en interretaj komunumoj, ĝenerale celanta iun ajn reagon or atenton, ne gravas ĉu pozitivan aŭ negativan. Do, speciale diri polemikajn aferojn, aŭ esprimi radikalajn opiniojn nur por provoki reagon estas ofte konsiderata trolumo. Ofta rezulto de trolumo estas t.n. pugdoloro, t.e. neadekvate forta negativa reago.
Etimologio[]
Bildo pri "troller" (t.e. fiŝkaptisto) el "Flame Warriors" far Mike Reed
Trolo (angle troll) estas kvazaŭsapienta besto aŭ feo de anglaj kaj nordĝermanaj popolaj mitologioj. La imago de trolo malsamas de mitologio al mitologio, sed estas ĝenerala konsento ke troloj estas grandaj, brutecaj, kruelaj kaj havas malbonan karakteron. Do, ŝajnis logike nomi interretajn provokaciulojn troloj, kaj vere oni nun ofte asociigas rettrolojn kun tiuj bestoj.
Historie, tamen, vorto trolumo devenas ne de vorto troll, sed de vorto trolling, kiu en la angla signifas metodon de fiŝkaptado, en kiu la kaptisto tenas fiŝfadenon kun logo post malrapide movanta barko kaj pacience atendas kiam la fiŝo mordos la logon kaj estos hokita. Artisto kaj unu el interretaj pioniroj Mike Reed verkis kaj desegnis liston Flame Warriors (laŭlitere "militistoj de flamo") pri tipoj de uloj, kiujn li renkontis en Usenet kaj fruaj interretaj forumoj en fruaj 1990-aj jaroj. Tie li enkondukis, inter aliaj, la vortojn trolling kaj troller ĝuste pri la "fiŝkaptisto", kiu enĵetas iun polemikan aŭ simple provokacian temon (t.e. logon) en la diskuton kaj atendas la reagon. Tio ĉi estas verŝajne la unua konata uzo de tiu ĉi termino, kaj oni povas kun certo diri ke ĝi devenas de tie.
Sed la tekniko de fiŝkaptado ne estas tre kutime konata, kaj do plejparto de uzantoj de tiu ĉi termino pensis ke ĝi devenis de vorto troll, des pli, kiel menciitas supre, la imago de interreta provokaciulo vere bone aplikeblas al mitologia imago de trolo. Ĝuste en tiu ĉi signifo ĝi eniris en multaj aliaj lingvoj, inkluzive Esperanton.
Vidi ankaŭ[]
- Artikolo Interreta trolo en Esperanta Vikipedio.
- Mike Reed's Flame Warriors — arkivita versio post malapero de propra paĝaro de Mike Reed (angle). Aparte notu la subartikolon pri "troller".