Upismo estas ad hoc-termino por la skolo de Esperantistoj kiuj opinias ke Esperantaj vortoj signifantaj homojn havu apartajn sufiksojn por genro kaj apartajn por biologia sekso, ĉar, laŭ moderna genra teorio, tiuj ĉi du aferoj ne nepre kongruas kaj ili ambaŭ estas gravaj por homa personeco. Por distingi inter tiuj ĉi aferoj anoj de tiu ĉi skolo proponas reformon de genra sufikssistemo.
Oni proponas uzi la genrajn sufiksojn -in-, -iĉ- kaj -ip- por genroj, laŭorde ina, iĉa kaj neduuma, kaj por respondaj seksoj uzi na, laŭorde, -un-, -uĉ- kaj -up-. Tiel oni povas facile diferenci inter genro kiel socia rolo kaj identiĝo kaj sekso, t.e. certa tipo de genitaloj. Oni ankaŭ povas tre facile krei vortojn por apartaj tipoj de neduumuloj, ekzemple uĉino estos biologia viro kiu identiĝas kiel ingenra, unipo estos biologia virino kiu ne identiĝas nek kiel iĉo nek kiel ino kaj, ekzemple, unino estos cisgenra virino. Cetere, tiu ĉi reformo bone kunlaboras kun la menciita en PMEG[1] neoficia sufikso -uk-, kiun oni uzas por kastrita aŭ iel alie senfekundigita besto. Oni povas ankaŭ uzi ĝin por homoj kiuj ne havas aŭ perdis genitalojn, same kiel sufikso -up- estu uzata por interseksuloj, t.e. homoj kies genitaloj ne estas nek viraj nek inaj pro iu disvolviĝa anomalio. La responda genra sufikso estus -ik-, kiun oni povas uzi por homoj kiuj identiĝas kiel sengenruloj, kvankam tio ĉi kolizios kun jam ekzistanta neoficia signifo de sufikso -ik-.[2]
Tiu ĉi reformo estas ĝeneraligo de reformoj kiuj proponis sufiksojn -iĉ- kaj -ip-. Ĝi estas pli radikala ol ili, ĉar ĝi postulas rompon de tradicia uzo de la lingvo. Ekzemple, por bestoj jam ekzistas tradicio uzi sufikson -in- kaj foje ankaŭ -iĉ-, sed laŭ tiu ĉi sistemo nur eblas uzi -un-/-uĉ--sufiksojn, ĉar bestoj ne havas genrojn en homa socia senco de la vorto. Oni povas ankaŭ uzi sufiksojn -up- por nature hermafroditaj animaloj kiel helikoj kaj -uk- por senseksaj bestoj kiel formika aŭ abela "laboristo". Tio ĉi, tamen, postulos grandan reverkon de jam ekzistantaj biologiaj fakaj tekstoj.