Esperanto 2.0 Vikio

Vi devus viziti estas memeo kiu devenas el la telegrama grupo Nova Esperantujo. La 28-an de februaro de 2021, dum intenca fulmo la uzanto Paroligxema Francisko (PF) sendis en la grupo Nova Esperantujo respondon al Pablo Busto kiu finiĝis per la esprimo "vi devus viziti psikologon". Tamen, eble por eviti esti ofenda, PF rapide redaktis sian mesaĝon kaj forigis la vorton "psikologon", tiumaniere ke la frazo simple diris "vi devus viziti". La esprimo rapide memeiĝis kaj oni ĉefe uzas ĝin por indiki ke iu estas iom freneza, agas strange aŭ estas mense malstabila. Kun la tempo aperis derivaĵoj, kiel vizitdeva kaj vizitdevulo (frenezulo, strangulo).